Kubo honoras martirojn de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-30 10:16:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Frank País

Havano, jul 30 jul (RHK) Kubo honoras hodiaŭ pli ol 20 mil martirojn, kiuj falis batalante kontraŭ la tiraneco de Fulgencio Batista (1952-1958), en la lasta etapo de la liberecana heroaĵo, venkinta la 1-an de januaro 1959.

La datreveno memoras la murdojn, en simila tago en 1957, de Frank Paìs, estro de la Movado de la 26-a de julio, kaj de lia armilkamarado, Raúl Pujols, en la orienta provinco Santiago de Kubo.

La morto de ambaŭ junuloj transpasas la nacian historion kiel abomeninda krimo, kiu flamigis la patriotan senton de la nacio, kaj vokas, ĉiujare, al la memoro de pli ol 20 mil falintoj pro liberigo de Kubo el la ekscesoj de la reĝimo de Batista.

Konata sub la pseŭdonimo David, inter la kaŝaj fortoj, Frank País estris la sabotagojn de la ribela movado en la stratoj de Santiago kaj respondis al la gvidado de Fidel Castro, de la orientaj montoj.

La 30-an de novembro 1956, la juna revoluciema gvidanto estris popolan ribelon por subteni la alvenon al la kuba marbordo de 82 ekspedicianoj de la jakto Granma, el Meksiko, gvidata de Fidel Castro.

La ribelo de la homoj de Santiago kontribuis al la supervivo en la Sierra Maestra de la gerilkerno kiu en nur du jaroj kaŭzis gigantan malvenkon al granda kaj pli bone ekipita profesia armeo.

Pri ĉi tiu datreveno, la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, deklaris, ke memori la martirojn “devas esti kiel ekzameno de konscio kaj la konduto de ĉiu el ni, ĝi devas esti kiel rakontado de tio, kio estis farita…”

"Ĉar la morala torĉo," la ĉefkomandanto daŭrigis, "la flamo de pureco, kiu lumigis nian Revolucion, ni devas teni ĝin viva, ni devas teni ĝin pura, ni devas teni ĝin ŝaltita."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up