Kubo kaj Irano elektis defendi suverenecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-01 09:06:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano,  aŭg 1 (RHK) La prezidanto de la irana parlamento, Mohamad Baqer Qalibaf, priskribis la duflankajn rilatojn inter Kubo kaj Irano kiel historiajn kaj pozitivajn, bazitajn sur konstanta amikeco, kiam li akceptis, ĉi-merkredon posttagmeze, al la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, kunveno kiu finis la oficialan viziton de la kuba delegacio al la persa nacio.

Nome de la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilantaro, Esteban Lazo Hernández, de la Kuba Registaro kaj popolo, Marrero Cruz gratulis Qalibaf pro sia reelekto, ĉi-jare, ĉe la ĉefo de la Islama Konsultiĝa Asembleo kaj emfazis la gravecon plifortigi interparlamentajn ligojn.

Kelkajn tagojn post memorfesto de 45 jaroj da seninterrompaj rilatoj inter la du landoj, post ilia restarigo, la 8-an de aŭgusto 1979, la registarestro ripetis sian dankon al Irano pro ĝia subteno en la batalo kontraŭ la blokado kaj la aplikado de unuflankaj rimedoj fare de Usono.

"Ni elektis la defendon de suvereneco kaj sendependeco", li emfazis kaj, kiel en aliaj okazoj, elstarigis la kuban kaj iranan potencialon pliigi ekonomiajn kaj komercajn ligojn en sektoroj de komuna intereso.

En la dialogo, kiu okazis en la sidejo de la persa parlamento, la ĉefministro konsentis pri senlima subteno al la palestina afero, kaj firme kondamnis la murdon en Teherano de la gvidanto de Hamas, Ismail Haniyeh.

Mohamad Baqer Qalibaf, siaflanke, anoncis la kreadon de la nova Iran-Kuba Parlamenta Amikeca Grupo, kiu daŭre disvolvos ligojn inter "proksimaj amikoj kun komunaj principoj".
Tiu ĉi renkontiĝo sigelis la fruktodonan laborprogramon, kiun, dum tri tagoj, la registarestro plenumis, kune kun la akompananta delegacio, en sia unua oficiala vizito al la Islama Respubliko de Irano.

La restado de la ĉefministro en la persa teritorio ebligis konfirmi la volon de la novaj aŭtoritatoj daŭrigi la subskribitajn interkonsentojn inter la du landoj, kaj labori pri ilia efektivigo, por plifortigi la politikajn, ekonomiajn kaj komercajn rilatojn.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up