Foto: @BrunoRguezP
Havano, aŭg 8 (RHK) La ministro pri Eksterlandaj Aferoj Bruno Rodríguez hodiaŭ esprimis la volon de Kubo plifortigi ligojn kun la Asocio de Sudorientaziaj Ŝtatoj (ASEAN), precipe en la ekonomia, komerca kaj kunlabora kampoj.
Per lia konto sur X, la ministro sendis gratulon al la sudorient-azia bloko, kiu festas la 57-an datrevenon de sia fondiĝo.
Kreita la 8-an de aŭgusto 1967 kaj kun nuna loĝantaro taksita je pli ol 650 milionoj da homoj, Asean konsistas el Vjetnamio, Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Mjanmao, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando.
La bloko prepariĝas eniri novan stadion de evoluo post kompletigado de la efektivigo de la ASEAN-Komunuma Vizio 2025, kaj estas survoje por iĝi la kvara plej granda ekonomio en la mondo antaŭ 2050.
Fonto: PL