Privilegiitaj de la Tempo honore al Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-09 10:18:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ICS profilo en Facebook

Havano,  aŭg 9 (RHK) Teksto dediĉita al la kvalitoj de Fidel Castro estis prezentita de kubaj radio-televidaj profesiuloj por honori la 98-an naskiĝtagon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio.

La libro Privilegiitaj de la Tempo, pridiskutata la antaŭan tagon en la sidejo de la Instituto pri Informado kaj Socia Komunikado, enhavas 25 anekdotojn kaj pli ol 100 fotojn pri la privataj kaj publikaj momentoj de Fidel.

La verko konsistas el kompilaĵo de ĵurnalistoj Ovidio Cabrera kaj Irma Cáceres, kiuj kolektis atestojn de kolegoj, kiuj kunhavis momentojn kun la revolucia gvidanto.

Atestantoj kiel gazetaraj profesiuloj kaj kubaj radio-televidaj teknikistoj, kaj ankaŭ meteologo José Rubiera, konsentis, ke la humanismo de la gvidanto estas lia plej granda virto sen malpliigi lian atingon kiel ŝtatisto.

Ĉiu atesto de lia politika laboro de 1959 ĝis lia morto la 25-an de novembro 2016 elstarigas la kvalitojn de Fidel kiel "konversaciisto, interesita pri la problemoj de homoj, tiu kiu kunigas sian popolon kaj gvidas ilin", diris ĵurnalisto Pedro Martínez Pìrez.

José Rubiera, siaflanke, priskribas kiel li traktas homojn “kvazaŭ oni parolus kun frato aŭ amiko, kiu krome havas grandegan deziron pri scio, de meteologia scio ĝis la studo de la planedoj kaj ilia atmosfero ” rakontis.

Ĝuste li faris la plej mallongan kaj rigoran paroladon, kiun iam ajn faris iu ajn ŝtatisto, aldonis la fakulo de la Kuba Instituto pri Meteologio, kiam li avertis pri la danĝeroj, kiuj minacas super la homa specio, en la pintkunveno en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo en 1992, li diris.

En ĉiu evento de la nacia vivo estis ĉiam mikrofono, fotilo kaj kolegoj por ilin kroniki, “plifortigante la gvidliniojn, konsilojn, justan koncepton kaj patriotismon, kiuj eliris el la ĉefkomandanto en la defendo de sendependeco, suvereneco kaj libereco de la popoloj de la mondo,” diras la teksto.

Privilegiitaj de la Tempo, antaŭparolita de la honora prezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo, Tubal Páez, estos prezentita en aliaj lokoj de la ĉefurbo, precipe en la Centro Fidel Castro, kadre de la 98-a naskiĝdatreveno de la latin-amerika kaj monda gvidanto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up