Kubo denuncas instigon al terorismo el Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-21 11:07:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, aŭg  21 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis hodiaŭ per sia profilo pri X, ke terorismo kontraŭ lia lando estas instigita senpune de la usona teritorio de Florido.

En la socia reto, la kuba ministro pri eksteraj aferoj rememoris la viktimojn de tiaj perfortaj agoj okaze de la Internacia Tago de la tuŝitaj de ĉi tiu plago.

Kubo estis viktimo de ŝtata terorismo kaj agoj organizitaj, financitaj kaj ekzekutitaj el Usono kun 3 478 homoj murditaj kaj 2 099 handikapuloj, detalis Rodríguez en sia mesaĝo.

La dato, proklamita en 2017 de la Ĝenerala Asembleo de UN, invitas nin aŭskulti la voĉojn de postvivantoj de ĉi tiuj agoj kaj iliaj spertoj por generi pozitivan ŝanĝon.

Pri la internacia tago  de viktimoj de terorismo, la sidejo de la organizo gastigos la virtualan eventon Voĉoj por Paco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up