En Kubo, kolokvo Por komunikado kun seksa perspektivo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-21 11:23:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Amarelle Boué en la kunveno por la 64 jaroj de la FMC kaj la 102 jaroj de la Radio
kuba. Foto: Aida Díaz

De Aida Díaz Chang

Havano, aŭg 21 (RHK) Kun la ĉeesto de la membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo, Teresa Amarelle Boué, ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), okazis ĉi-urbe konversacio kun specialistoj kaj komunikiloj de radio, televido kaj la skriba gazetaro pri la seksa perspektivo en komunikado.

La evento okazis en la sidejo de la Nacia Estraro de tiu amasorganizo, en Havano, kaj en la enkondukaj vortoj, Yaniova Corrías Vega, ideologia respondeculo de la nacia FMC, elstarigis la progreson en la traktado de tiuj transcendaj aferoj, ĉeestantaj sur la agendo de la Kuba Registaro.

La kolokvo "Komunikado kun seksa perspektivo" enkadriĝas en la 64-a datreveno de la FMC (23-a de aŭgusto) kaj en la 102 jaroj de Kuba Radio (22-a de aŭgusto), kiel oportuna spaco por ke gvidantoj de naciaj amaskomunikiloj, specialistoj kaj Ĵurnalistoj interŝanĝos scionj, spertojn fronte al nunaj defioj pri sekso, stereotipoj, uzo de inkluziva lingvo, interalie rilataj al virinoj.

La direktoro de la revuo Muchacha, Gabriela Orihuela, prezentis la laboron faritan de la gazetara organizo, kiun ŝi reprezentas, koncerne la lingvouzon, la videblecon de virinoj en ĉiuj iliaj esprimoj, inter aliaj kontribuoj favore al egalrajteco de la homoj.

Vivian Myrie García, direktoro de Radio Arte, emfazis la liveron de radioproduktoj kiuj kreas konscion, modifas sintenojn kaj gvidas spektantarojn al inkluziva aliro.

La partoprenantoj en la kolokvo konsentis pri la graveco esti konstantaj agentoj de ŝanĝo, iniciatintoj de inkluziva konscio sen seksaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up