Neniu povos subfosi la integrecon de Kubo, ratifas prezidento Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-22 10:03:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 22 (RHK) La kuba prezidento  Miguel Díaz-Canel, konfirmis ĉi-merkredon, ke neniu povos subfosi la integrecon de la nacio.

En lia konto en la socia reto X, la ŝtatestro emfazis, ke "tiuj, kiuj celas impliki Kubon en kvazaŭaj praktikoj de subpremo, spionado, persekutado kaj torturo en Venezuelo, konfuzas la historion: estis Usono, en sia Lernejo de la Amerikoj, kiu trejnis kaj eksportis torturojn, subpremon kaj puĉojn al niaj popoloj."

Díaz-Canel aldonis al sia mesaĝo la deklaron eldonitan la antaŭan tagon de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex), en kiu la Registaro de la plej granda insulo en Antiloj neas ajnan tipon de implikiĝo en perfortaj praktikoj en la frata Bolivara Respubliko.

Laŭ la teksto, la malespero kaŝi la fiaskon de puĉplanoj en Venezuelo igis reprezentanton de la usonaj oligarkioj kaj geostrategiaj interesoj "provi trompi la publikan opinion per malveraj kaj malicaj akuzoj" kontraŭ Kubo.

"Koncerne la menciitan iniciatinton de mensogoj, lastatempe malkaŝiĝis, ke ŝi ricevis milionojn da dolaroj de usona lobia grupo, kun la celo financi sian kampanjon kaj generi malstabiligon en Venezuelo", aldonas la dokumento.

Minrex-deklaro  klarigas ke "ne Kubo enmiksiĝas - kaj neniam faros tion - en la politikan kaj ekonomian vivon de alia lando per sankcioj, premo kaj planoj por reĝimŝanĝo".

Ĝi ankaŭ "akcente malakceptas la malveraĵojn kiuj estas fabrikitaj por plifortigi la ĉikanpolitikon de pluraj usonaj registaroj, el kiuj la plifortigo de la ekonomia blokado kaj la neracia inkludo de Kubo en unuflanka listo de ŝtatoj kiuj supozeble sponsoras terorismon estas parto."

"La maldeco kaj mensogoj, kiujn la dekstro uzas kiel standardon, neniam povos subfosi la integrecon de la Kuba Revolucio kaj nek  povos venki la volon de la popolo", asertas la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up