Foto:@DiazCanel
Havano, aŭg 23 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ gratulis kubajn virinojn okaze de la 64-a datreveno de la grupo, kiu ilin reprezentas.
La FMC festas sian 64-an datrevenon hodiaŭ kun la aspiro kontribui al protekto de la Revolucio, defendi Socialismon kaj antaŭenigi la daŭrigeblan prosperon de la nacio.
Laŭ ĝia ĝenerala sekretariino, Teresa Amarelle, la organizo evoluigas politikojn kaj programojn por atingi la plenan ekzercon de virina egaleco en ĉiu areo kaj socia nivelo.
Ni festas ĉi tiun 23-an de aŭgusto engaĝitaj por venki la obstaklojn truditaj de la ekonomia kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo, kun granda sindonemo kaj sindediĉo al ekonomiaj kaj sociaj taskoj, ĵus esprimis Amarelle al la gazetaro.
Fonto: PL