Municipoj prepariĝas por malcentraligo pri ekonomiaj agantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-25 09:52:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Trabajadores

Havano,  aŭg 24 (RHK) Po unu municipo por provinco, krom la speciala de la Insulo de Junularo, - elektita kiel institucia modelo - komenciĝos en septembro la malcentralizo de la povo aprobi novajn ekonomiajn agantojn; tiucele  ili preparas kondiĉojn.

Tiaj teritorioj estas Consolación del Sur en Pinar del Río, Cotorro en Havano, San José de las Lajas en Mayabeque, Cárdenas en Matanzas, Camajuaní en Villa Clara, Trinidad en Sancti Spíritus, Sibanicú en Camagüey, Moa en Holguín, Río Cauto en Granma kaj Tria Fronto en Santiago de Kubo.

La ceteraj estas ĉefurboj de la samnomaj provincoj, tio estas, Artemisa, Cienfuegos, Las Tunas, Ciego de Ávila kaj Guantánamo.

Konsultita de la Kuba Novaĵagentejo, Johana Odriozola Guitart, vicministro pri Ekonomio kaj Planado (MEP), klarigis, ke dum okazas la preparado de registaroj kaj aliaj lokaj aŭtoritatoj kaj kreiĝos la necesaj kondiĉoj, tiu ĉi organo daŭre aprobos la  novajn ekonomiajn agantojn.

Ŝi atentigis, ke kvankam por la tuta lando temas pri 180-taga procezo, en kiu la jam preparitaj komunumoj aldoniĝos kun la subteno de la MEP, en septembro ĝi komencos efektivigi en la 16 elektitaj kiel modeloj.Ĉi tio okazos kiam la novaj reguligaj dispozicioj por ĉi tiuj formoj de administrado ekvalidos, 30 tagojn post kiam ili estos publikigitaj en la Ordinara Oficiala Gazeto numero 78 de la 19-a de julio 2024.

Odriozola Guitart memorigis, ke hodiaŭ la teritorioj jam aprobas la kandidatiĝojn de memstaraj laboristoj kaj ankaŭ ekde 2023 tiujn de novaj agrikulturaj kooperativoj, kongrue kun la aŭtonomeco donita al ili, kiel dirite en la landa Konstitucio.

La malcentralizo de tiuj kaj aliaj povoj al la municipoj devas kontribui al vera enmeto de entreprenoj, kooperativoj kaj memlaboristoj  en la Teritoriajn Disvolvajn Strategiojn, por ke kune kun la ŝtata entrepreno ili alportu enspezojn al la Buĝeto kaj varojn kaj servojn favore al la homoj kaj la lando.


Fonto: Trabajadores

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up