Kubo salutas okazigon de Nacia Popola Konsulto en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-26 11:27:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dua Popola Konsulto

Havano, aŭg 26 (RHK) La Sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales, sendis hodiaŭ gratulojn per la socia reto X, al la popolo kaj registaro de Venezuelo pro  la Nacia Popola Konsulto, agado kiun li priskribis kiel sukcesa.

Morales atentigis, ke la Konsulto, okazinta la antaŭan tagon, estas ekzemplo de demokratio, partopreno kaj sindevontigo en la  realigo de sociaj projektoj antaŭenigitaj de prezidento Nicolás Maduro.

Venezuelanoj partoprenis en la unua tiaspeca procezo la pasintan aprilon, en kiu la popolo difinis siajn prioritatojn en kampoj kiel sano, sporto kaj servoj per voĉdonado.

Ĉi-okaze okazis la Nacia Popola Konsulto en la pli ol 4 500 komunumaj cirkvitoj aŭ komunumoj tra Venezuelo, kie projekto estos elektita el sep kandidatoj en komunumaj konsiliaj asembleoj.

La aprobitaj iniciatoj estos financitaj de la Registaro kaj efektivigitaj de la loĝantaro mem.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up