Ministrino pri Edukado kontrolas preparojn por la lerneja jaro 2024-2025

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-27 10:49:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Lisandra Borges

Santa Clara, aŭg 27 (RHK) Kadre de sia turneo tra ĉiuj provincoj de la lando, doktoro pri scienco Naima Ariatne Trujillo Barreto, ministrino pri edukado de la Respubliko Kubo, kontrolis en Villa Clara la preparojn por la lerneja jaro 2024-2025.

Dum la renkontiĝo kun la edukistoj de la teritorio, la estro de la branĉo eksciis, ke la provinco havas 94,9 elcentan instruan kovradon por ĉi tiu lerneja jaro kun uzo de pedagogiaj alternativoj.

Ĉi-rilate, ŝi insistis pri la bezono labori pri ĉi tiu indikilo kun la bezonataj kvalitaj variantoj.

Pri la studmateriala bazo, la ministro raportis, ke baldaŭ alvenos la libroj respondaj al la duagrada grupo de la Tria Pliboniĝo de la Nacia Eduka Sistemo.

Ĉi tiun 2-an de septembro, pli ol 600 lernejoj en la teritorio de Villa Clara malfermos siajn pordojn kaj pli ol 97 mil studentoj kaj pli ol 9 800 instruistoj revenos al la klasĉambroj. Tiutage la ĝojo estos grandega, ĉar Villa Clara gastigos la nacian aranĝon por la komenco de la lerneja jaro 2024-2025.

 

De Lisandra Borges Pérez
Korespondisto de Radio Havana Kubo en Villa Clara

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up