Donaco el Bolivio alvenas al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-27 11:31:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, aŭg 27 (RHK) Al la internacia flughaveno Viru Viru, en Santa Cruz, alvenis preskaŭ du tunoj da pulvora lakto kaj lernejaj provizoj destinitaj al kubaj infanoj, kolektitaj de la Solidareca Movado el la tuta Bolivio.

Laŭ la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popolo, la kuba konsulo en la lando, Dalay Lamar, esprimis sian dankon al la aktivuloj pro la klopodo farita por efektivigi ĉi tiun kargon, kiu estis simbole liverita en amasa evento en la placo José Martí.

Lamar elstarigis la laboron de la Brigado Che Guevara, formita de diplomiĝintoj de la Latin-Amerika Lernejo de Medicino, kiu certigis la sukceson de la ago celanta helpi infanojn trafitajn de la blokado.

La diplomato ankaŭ dankis tiujn, kiuj ĉiu lastan dimanĉon kunvenas sur la placo Santa Cruz por konservi viva la spiriton de solidareco kaj esprimi sian malakcepton de la politiko de Vaŝingtono al Kubo.


Fonto: R.Reloj

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up