Kubo kaj Belizo analizas problemojn pri enmigrado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-28 17:59:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo-Belizaj Migraj Intertraktadoj

Havano, aŭg 28 (RHK) Diplomatiaj reprezentantoj de Kubo kaj Belizo okazigis hodiaŭ la IV-rondon de migraj interparoloj, kiu daŭros ĝis morgaŭ en Belmopan, la ĉefurbo de la centramerika nacio.

Laŭ la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, la partioj analizas la staton de la migra fluo inter ambaŭ landoj kaj la krimoj kun ĝi asociitaj.

Same, ili kontrolas la plenumon de la Memorando de Interkompreno por la Interŝanĝo de Migraj Atentigoj kaj Sekurecaj Informoj kiel efika instrumento por atingi regulan, ordan kaj sekuran migradon.

La beliza delegacio estas gvidata de Amalia Mai, vicministro pri Eksteraj Aferoj, Ekstera Komerco kaj Enmigrado, dum la kuba delegacio estas prezidata de Ana Teresita González Fraga, ĝenerala direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Atento al Kubanoj Loĝantaj Eksterlande.

En la kadro de la evento, González Fraga renkontiĝis kun reprezentantoj de kubaj sankunlaborantoj, kiuj liveras siajn servojn en la centramerika nacio.

La tagordo de la kuba delegacio ankaŭ inkluzivas renkontiĝon kun samcivitanoj loĝantaj en Belizo, kiel esprimo de la plifortiĝo de la ligoj inter la kariba nacio kaj ĝiaj elmigrintoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up