Kubo ripetas pozicion favore al nuklea senarmiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-29 13:13:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo favore al nuklea senarmiĝo. Bildo: XBrunoRguezP

Havano, aŭg 29 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ripetis hodiaŭ, per sia konto pri X, la pozicion de sia lando favore al nuklea senarmiĝo kaj ĉesigo de tiuj provoj pro iliaj ruinigaj efikoj por la homaro.

Okaze de la Internacia Tago kontraŭ Nukleaj Provoj, la kanceliero ratifis la firman starpunkton de la insulo pri la afero kaj rememoris, ke ekde la komenco de nukleaj provoj en 1945, oni faris pli ol du mil provojn.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 29-an de aŭgusto Internacian Tagon Kontraŭ Nukleaj Provoj kun la celo atentigi la mondon pri la graveco de tiu ĉi afero kaj instigi unuecan agadon.

La dato estis festita unuafoje, en 2010, kun agadoj, konferencoj, simpozioj, ekspozicioj, televidprogramoj, inter aliaj programoj.

Poste, la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la Internacian Tagon por la Tuta Elimino de Nukleaj Armiloj,  la 26-an de septembro.

La du datoj kreis kunlaboretoson por atingi mondon sen nukleaj armiloj sed defioj daŭras, ĉar la Traktato pri Plena Malpermeso de Nukleaj Testoj (1996), kies instrumento ilin tute malpermesus, ankoraŭ ne ekvalidis.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up