Kubo ĉeestas en VI-a Brics Urba Forumo en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-29 16:23:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Moskvo, aŭg 29 (RHK) Delegacio de la Oficejo de la Historiisto de la urbo Havano partoprenas kiel gasto en la VI Internacia Urba Forumo de la Brics 2024, organizita de la registaro de Moskvo, estis anoncite hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo.

Nia misio estas utiligi la platformon por la interŝanĝo de spertoj inter la reprezentantoj de la Brics-oj, tial ni partoprenas en la Bloko pri Kulturo, Sporto kaj Turismo, komentis la vic ĝenerala direktorino de la Oficejo de la Historiisto de La Havano, Perla Rosales.

Same, en la bloko dediĉita al la Rolo de sociaj kaj demografiaj variabloj en la daŭrigebla disvolviĝo de megaurboj kaj regionoj Brics, alia reprezentanto de la kariba nacio, Lina Carmona, prezentis la temon: "Inkluziva aliro al edukado", aldonis Rosales.

La estraranino diris, ke dum la forumo okazis amika renkontiĝo kun la Administranto de la urbo Rostov del Don, Andreo Logvinienko, kiu invitis la guberniestron de la urbo Havano, Yanet Hernández, ĝemeligi ambaŭ urbojn.

La kuba delegacio ankaŭ  interŝanĝis kun la estro de la Departemento pri Eksterlandaj Rilatoj kaj Intermunicipa Kunlaboro de Rostov-sur-Dono, María Krilosova, pri la detaloj de la estonta Rusa Muzeo en la Historia Centro de la urbo Havano, reliefigis Rosales.

Ekde la pasinta 27-a de aŭgusto, la rusa ĉefurbo gastigas la VI-an Internacian Urban Forumon de Brics-anoj, kie partoprenas kvin mil reprezentantoj el pli ol 126 landoj, kun la celo interŝanĝi spertojn antaŭ ol la pintkunveno de Brics okazonta en Kazan oktobre.

Krom Kubo, la delegacioj el Nikaragvo kaj Venezuelo estis bone akceptitaj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up