Kubo inkludas pneŭmokokan vakcinon en la Nacia Immuniga Programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-30 08:44:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: UnicefCuba

Havano, aŭg 30 (RHK) La Kuba Nacia Sansistemo komencos apliki, ekde la venonta 9 septembro, la Pneumosil 10-valenta pneŭmokoka vakcino al ĉiuj beboj naskita en la kuranta jaro, raportis Lena López Ambrón, direktorino de la Nacia Imuniga Programo de la Ministerio pri Publika Sano, en gazetara konferenco.

López Ambrón klarigis, ke ĉiuj naskitaj inter la 1-a de januaro kaj la 30-a de junio de ĉi tiu jaro estos vakcinitaj, kio signifas proksimume 27 500 beboj.

Same, tiuj naskitaj en la monato de julio, kiuj atingas la aĝon de du monatoj, estos imunigitaj,  dato establita por ke la unua dozo en la vakcinadaro povas esti administrita, ŝi notis.

La vakcinkalendaro, ŝi diris, konsistas el la aplikado de unua dozo, dua dozo estos aplikata post du monatoj, kaj sep monatojn poste tria akceldozo.

La Direktorino de la Nacia Imuniga Programo emfazis, ke la malfavoraj efikoj, kiujn oni povas havi kun ĉi tiu vakcino, estas la oftaj: muskola malkomforto, ruĝeco aŭ inflamo de la loko, kie la injekto estis administrita, malaltgrada febro aŭ febro, kaj ekzistas tre reduktita risko de aktualaj alergiaj reagoj.

Ŝi komentis, ke en la unua semajno de septembro, la estroj de imunigo kaj la Programo de Patrina kaj Infano estos trejnitaj pri la karakterizaĵoj kaj metodoj de apliko de Pneumosil 10 valent, kun la partopreno de fakuloj de la Panamerika Organizo pri Sano (PAHO).

Ŝi aldonis, ke ekde la indikita dato, patrinoj kaj patroj devas iri kun siaj beboj, en la priskribitaj aĝoj, al la vakcinaj centroj en siaj sanregionoj.

López Amrón diris, ke la vakcino estas la plej efika ilo por malhelpi la malsanon pro pneŭmokoko.
Ŝi eksplikis, ke per  inkludo de 10-valenta Pneumosil en la vakcinadan skemon de la insulo, tiu nombro atingas 17 imunologiajn vakcinojn, el kiuj 12 estas nacie produktitaj, danke al  la kuba bioteknologio.

Ŝi klarigis, ke ĉi tiu kontraŭ pneumokoka vakcino malhelpas dek el la ĉefaj serotipoj kun la plej granda cirkulado – 1, 5, 6a, 6b, 7f, 9v, 14, 19a, 19f kaj 23f –, kiuj kaŭzas enpenetran pneumokokan malsanon, ĉefe severan meningiton, pulminflamon aŭ sepson.

La kuracistino atentigis, ke Pneumosil ne havas kontraŭindikojn kun aliaj imunigiloj en la programo kiel pentavalenta kaj duvalenta buŝa kontraŭpolio.

La akiro de ĉi tiu vakcino estis ebla danke al la subteno de la Tutmonda Vakcina Alianco kaj PAHO.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up