Atingi efikan interrilatiĝon de ekonomiaj agantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-30 09:56:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

La Habana,  aŭg 30 (RHK) La celoj de la plej freŝaj dekretoj aprobitaj de la Ŝtata Konsilio por Reguligo de NeŜtataj Formoj de Administrado estis klarigitaj ĉi-ĵaŭdon ĉe TV-programo  Ronda Tablo.

Ĝi ne estas krucmilito kontraŭ neŝtataj formoj de administrado,  ne temas pri  malpermesoj, sed prefere alportas ĉiujn agantojn de la ekonomio en la kadron de la laŭleĝeco, korektante, reorientiĝante, gvidante kaj certigante, ke ili ludu sian respondan rolon en teritoria evoluo kaj de la lando, emfazis la Ministro de Ekonomio kaj Planado, Joaquín Alonso.

Li memorigis, ke en la kuba ekonomia kaj socia modelo, aprobita en la VIII Kongreso de la Partio, la novaj agantoj en la ekonomio estas konceptataj en la komerca kadro.

Ne eblas, do, ke la registaro kaj la Ŝtato faru krucmiliton kontraŭ la programaj dokumentoj de la Revolucio, emfazis la ministro.
Korekti laŭleĝajn vakuojn

La regularo, kiu estas efektivigita, ebligos korekti jurajn vakuojn en antaŭaj regularoj kaj eviti malobservojn de tio  establita, diris la Ministro pri Ekonomio kaj Planado, Joaquín Alonso.

Li atentigis, ke en la periodo estis aprobitaj 11 355 entreprenoj, el kiuj 11 046 estas privataj, tamen,  funkcias ĉirkaŭ 10 mil;  238 estas ŝtataj kaj 71 estas Ne-Agrikulturaj Kooperativoj (CNA).

La ministro klarigis, ke tiaj entreprenoj  estas en 126 municipoj, kaj Havano koncentras 75 elcentojn de ĉiuj tiuj agantoj.

Li klarigis, ke la Dekreto n-ro 107, kiu regas nerajtigitajn agadojn, mapliigis tiujn, kiuj ne estis permesitaj kaj ĝustigas la amplekson de aliaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up