Kubo malakceptas provojn de la Suda Komando enmiksiĝi en Venezuelon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-30 11:19:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Suda Komando

Havano, aŭg 30 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, esprimis hodiaŭ, ke la lastatempaj deklaroj de la estro de la Suda Komando de Usono, generalo Laura Richardson, pri Venezuelo, celas enmiksiĝi en internajn aferojn de la Bolivara nacio.  

Rodríguez Parrilla atentigis en la socia reto X, ke la deklaroj de Richardson celas subteni malstabiligon kaj perforton en la sudamerika lando.

"Suda Komando de Usono, lancopinto de la Doktrino Monroe, celas instrui lecionojn pri demokratio en Latin-Ameriko kaj Karibio", li emfazis en la platformo.

Ĉi-ĵaŭdon, la venezuela ministro pri eksteraj aferoj, Yván Gil, priskribis la kritikon de la estro de la Suda Komando kiel "egan cinikismon".

Laŭ la opinio de Gil, Richardson parolas pri demokratio "atakante Venezuelon, kie ni batalas kontraŭ faŝismo kaj la heredantoj de la diktatorecoj de Latin-Ameriko, kiuj hodiaŭ revas renversi la revoluciajn procezojn de nia regiono".

Per mesaĝo afiŝita en la socia reto Telegram, la estro de la venezuela diplomatio asertis, ke la "ridindaj minacoj (de Richardson) ne servas por motivigi la malgrandajn perfortajn kaj teroristajn grupojn, kiuj denove fiaskis en nia lando".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up