Kubo denuncas usonan enmiksiĝon en latinamerikaj nacioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-31 11:41:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 31  (RHK) Kubo denuncis la enmiksiĝon de usonaj reprezentantoj en la internajn aferojn de Honduro kaj Venezuelo, kaj postulis la ĉesigon de tiu ĉi praktiko  kontraŭ progresemaj registaroj en Latin-Ameriko.

Tiusence, prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis en la socia reto X, subtenon kaj solidarecon al sia ekvivalento el Honduro, Xiomara Castro, fronte al la deklaroj de la usona ambasadoro en Tegucigalpo, Laura Dogu, rilate la viziton de du altrangaj honduraj oficialuloj al Venezuelo.

La opinioj de la usona diplomato, eldonitaj post la vojaĝo farita de la  Stabestro Roosevelt Hernández, kaj la ministro pri defendo José Manuel Zelaya al Venezuelo, estis priskribitaj de la hondura prezidento kiel netolereblaj kaj enmiksiĝemaj.

La evento igis la Registaron de Honduro ĉesigi la ekstradician traktaton subskribitan ekde 1912 inter Usono kaj la centramerika lando.

Ankaŭ la ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, malakceptis la enmiksiĝon de Usono en la internajn aferojn de tiu nacio, kaj avertis pri la plendoj faritaj de Xiomara Castro koncerne la ekziston de plano kontraŭ ŝia Registaro.

Same, li malakceptis lastatempajn deklarojn de la estro de la Suda Komando de Usono, generalo Laura Richardson, pri Venezuelo, kiuj, li deklaris, celas enmiksiĝi en la internajn aferojn de la bolivara nacio.

La plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio atentigis en la socia reto X, ke la deklaroj de Richardson celas subteni malstabiligon kaj perforton en la sudamerika lando.
"Suda Komando de Usono, lancopinto de la Doktrino Monroe, celas instrui lecionojn pri demokratio en Latin-Ameriko kaj Karibio", emfazis Rodríguez en la platformo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up