Kubo festas la komencon de la nova lerneja jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-02 09:32:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @SergueyMartin

Havano, sep 2 (RHK) La komenco de la lerneja jaro 2024-2025 estis festata hodiaŭ en Santa Clara en la nacia centra evento okazigita en la areoj de la skulptaĵkomplekso Ernesto Che Guevara.

En la evento, prezidita de la ĉefministro, Manuel Marrero, estis omaĝita la argentin-kuba komandanto, kies mortaj restaĵoj, kune kun siaj kamaradoj, falintaj en la bolivia gerilo en 1967, ripozas en ĉi tiu monumento en la centro de la lando.

La eventon ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj niveloj de edukado, de la Sporta BazLernejo, de arta edukado kaj de la armea Camilo Cienfuegos, kaj estis dediĉita al la kuba apostolo José Martí kaj al la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, historia gvidanto de la Kuba Revolucio.

La ministrino pri edukado Naima Trujillo diris al la gazetaro, ke ĉi tio estis lerneja jaro preparita kun granda rigoro por certigi ĝian sukceson kaj efikecon, meze de kompleksa kunteksto, markita de multaj mankoj kaj defioj por venki.

Ĝi signifis, ke, malgraŭ tiuj ekzistantaj malfacilaĵoj en la lando, eblis doni alternativajn kaj metodikajn respondojn, por garantii, ke pli ol unu miliono 600 mil studentoj revenos al la klasĉambroj en pli ol mil edukaj centroj.

Siaflanke, Yamilé Herrera, ĝenerala direktoro de Edukado en Villa Clara, atentigis, ke oni  aprobis la agnoskon de la teritorio, inter aliaj aspektoj, pro  la kreado de novaj infandomoj, la atingoj  en la  postdiploma plibonigo, kaj ankaŭ pro la kresko de efikeco en la ciklo de pedagogia trejnado.

Ŝi emfazis la plenumon de aliaj indikiloj rilate al prizorgado kaj riparado  en edukaj institucioj, kaj ankaŭ la konsiderindajn kontribuojn al buĝeta ŝparado en laboraktivecoj kaj nutraĵproduktado.

Same, la kompletigo de ok Magistraj programoj kaj la finiĝo de la doktora programo influis la elekton de  Villa Clara por  gastigi la centran kunvenon de la komenco de la lerneja jaro ĉi tiun 2-an de septembro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up