Falsa sindromo de Havano plifortigis la usonan blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-02 09:45:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 2 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kritikis ĉi-dimanĉe la forgeson de la internacia gazetaro pri la damaĝo kaŭzita al sia lando de la supozata "Havana sindromo", amaskomunikila konstruo misfamigita eĉ en Usono.

La ŝtatestro citis en X, novaĵon lastatempe publikigitan de CNN pri la nuligo de la Naciaj Institutoj pri Sano en la norda nacio (NIH) de enketo pri la "Havana sindromo" pro maletika devigo al la partoprenantoj, diris tiu televidstacio.

"La falsa Havana sindromo ne plu subtenas studojn, sed la amaskomunikiloj forgesas mencii, ke ĝi estis la malnobla preteksto por inkluzivi Kubon en la liston de sponsoroj de terorismo kaj plifortigi la genocidan blokadon per pli ol 240 regulaĵoj", skribis la prezidento en la socia reto.

Díaz-Canel memoris ankaŭ, ke la politiko de Usono pri ekonomia, financa kaj komerca sieĝo kontraŭ la kariba insulo estis laboro de la administracio de Donald Trump (2017-2021) kaj subtenita de la nuna registaro de Joe Biden.

La preteksto de supozata damaĝo al la sano de diplomatiaj dungitoj akredititaj en la antila ĉefurbo estis vaste uzata de elementoj de la usona ekstrema dekstro kaj de la kuba-usona mafio por pravigi la plifortigon de la sankcioj kontraŭ Kubo.

Per ĉi tiu misgvida rakonto, plurfoje forĵetita de esploroj de prestiĝaj internaciaj kaj insulaj sciencistoj, ili ankaŭ intencis plifortigi la ideon, ke Rusio kaj Ĉinio konsistigas minacon al tutmonda sekureco, raportis la ĵurnalo Granma la antaŭan tagon.

La NIH anoncis ĉi tiun vendredon la finon de siaj studoj pri la temo pro "abundo de singardemo", post kiam interna enketo malkovris, ke homoj estis devigitaj partopreni en la esplorado, raportis pluraj amaskomunikiloj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up