En Kubo, Tago por Paco, kontraŭ la Blokado kaj Terorismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-04 08:19:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Porpaca Agotago

Havano,  sep 4 (RHC) La tutmonda malakcepto de la malamikeco de Usono kontraŭ Kubo alvokas hodiaŭ la Tagon por Paco, kontraŭ la Blokado kaj Terorismo, promociita de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP).

La iniciato validos ĝis la dato de prezento ĉe UN de la Projekto de Rezolucio kontraŭ la usona blokado de la insulo kaj projektos agojn por ĝia ekskludo el la listo de supozataj sponsoroj de terorismo.

Laŭ la direktoroj de ICAP, la komenco de la Tago estos markita de la omaĝo al Fabio Di Celmo, itala turisto, kiu estis viktimo de terorisma atako kontraŭ la Hotelo Copacabana, en Havano, la 4-an de septembro 1997.

Same, la alvoko inkluzivas agadojn ne nur en la ĉefurbo sed tra la tuta lando, en kiuj la provincaj delegacioj de ICAP estos implikitaj, diris ĝiaj organizantoj antaŭtage en gazetara konferenco okazinta en ĉi tiu ĉefurbo.

La alvoko de la kuba pacisma grupo, ili konstatis, certe trovos eĥojn inter siaj samuloj sur la planedo, same kiel ĉe progresemaj homoj, kiuj sisteme postulas la finon de la malamikeco de la nordamerika lando kontraŭ la antila nacio, por pli ol ses.jardekojn.

Por atingi la planitajn celojn,  ICAP atentigas inter la specialaj instigoj, la okazigon de la Internacia Tago de Paco (21-an de septembro), la universalan kondamnon de la genocida usona blokado kaj la nepravigean inkludon de Kubo en la liston de ŝtataj sponsoroj de terorismo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up