Foto: M. Gutiérrez
Havano, sep 6 (RHK) En frateca kunveno, la direktorino de Radio Havano Kubo, Tania Hernández bonvenigis la teamon de La Voĉo el Vjetnamio kaj ĝian vicprezidanton sro. Pang Manh Hung, estro de la delegacio elstarigis la historiajn kaj amikecajn rilatojn inter ambaŭ popoloj kaj la laboron de Radio Havano Kubo en La Voĉo de Vjetnamio.
Flanke de la kubaj ĵurnalistoj, la direktorino Tania Hernández transdonis historiajn sonmaterialojn, kiuj inkluzivas la unuan elsendon de la Voĉo el Vjetnamio dissendita en la sesdekaj jaroj dum la periodo de la milito kontraŭ usona imperiismo.
Ambaŭ partneroj renovigis sian volon pri estonta pli intensa kunlaboro.