En Kubo oni analizas progreson de la leĝdona tagordo en la municipoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-07 09:29:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidanto de la Nacia Parlamento, Esteban Lazo. Foto: Prensa Latina

Havano, sep 7 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (ANPP, Parlamento), Esteban Lazo Hernández renkontiĝis ĉi-vendrede kun la estroj de tiu instanco sur la urba nivelo, kun kiuj li  analizis aspektojn de la leĝdona tagordo.

En la kunveno, al kiu ĉeestis ankaŭ la vicprezidanto kaj la sekretario de la Parlamento, Ana María Mari Machado kaj Homero Acosta, respektive, estis diskutita raporto pri rimedoj por kontraŭstari la altiĝon de la prezoj en la kuba ekonomio.

Same, parlamentanoj ricevis informojn pri la progreso de la plano de rimedoj de la Registaro por efektivigi la bankigadon de financaj operacioj, kiu postulas pli grandan kontrolon de ĝia aplikado en la municipoj, deklaris la ANPP-ejo en X.

La parlamenta ento precizigis al siaj prezidantoj en la teritorioj aspektoj rilataj al la organizado de la procezo de "respondigo de la delegitoj al siaj balotantoj" en la balotdistriktoj.

En tiuj ĉi kunvenoj, kiuj okazos inter la 20-a de septembro kaj la 15-a de novembro, la delegito ĉe la Urba Asembleo de Popola Povo prezentas kaj debatas raporton pri sia administrado por solvi komunumajn problemojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up