Prezidento de Kubo gratulas paralimpikan ĉampionon Yunier Fernández

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-07 09:42:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fernández fiere montras la nomon de Kubo sur sia brusto. Foto: Cubasi

Havano, sep 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gratulis Yunier Fernández, pro sia ora medalo en tabloteniso, en la Paralimpikaj Ludoj en Parizo. 2024.

En sia X-profilo, la ŝtatestro dankis la junulon, naskitan en la artemisa urbo de Guanajay, pro tio, ke skuis la landon per sia ekzemplo, talento, dankemo kaj fideleco. “Vi tre emociigis nin!” li emfazis.

Fernández venkis la briton Robert Davies,  per tri-svingoj kontraŭ nulo en la titoldiskuto, ĉe la Suda Pariza Areno, por doni al Kubo ĝian unuan oran medalon en tiu sporto, en eventoj de ĉi tiu tipo.

Lia venko en la finalo estis atingita kun poentoj de 14-12, 11-7 kaj 11-4, do li ne donis al sia rivalo ajnan marĝenon en la decida matĉo.


RHK-redakciejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up