Solidareco kun Kubo kaj Palestino en marŝo por memoro en Ĉilio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-09 10:46:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 9 (RHK) Manifestacioj de solidareco kun la popolo de Kubo kaj Palestino okazis  en la tradicia marŝo memore al la viktimoj de la puĉo, farita kontraŭ la registaro de Salvador Allende en Ĉilio.

Miloj da homoj partoprenis la pilgrimadon de la avenuo La Alameda ĝis la Ĝenerala Tombejo, portante afiŝojn, flagojn kaj fotojn de tiuj, kiuj mortis aŭ malaperis dum la militreĝimo de Augusto Pinochet (1973-1990).

Meze de la manifestacio elstaris standardo larĝe de pluraj metroj kun la legendo “Ne al jankia imperiismo”, farita de la kolektivo de la komunumo Melipilla de la Movado Solidareco kun Kubo en Ĉilio.

Ricardo Sepúlveda, unu el la aŭtoroj de la afiŝo, diris ke estas trafe en ĉi tiu memortago montri la agresojn de Usono kontraŭ la kuba popolo kaj aliaj landoj en la regiono kaj la mondo.
Mi estis sur la Insulo laborante kun la solidarecaj brigadoj kaj propraokule atestis la malutilajn efikojn, kiujn la decidoj diktitaj de Vaŝingtono kaŭzas en tiu socio, li diris.

Dume, Pedro Bronzic atentigis, ke en la memortago por la falintoj en Ĉilio, post la militista puĉo de la 11-a de septembro 1973, konvenas atentigi, ke imperiismo estas la mova forto de la agresoj kontraŭ Latin-Ameriko kaj Karibio.

La proparolanto de la Metropola Zono de la Movado de Solidareco kun Kubo atentigis pri la bezono kunigi fortojn por rezisti atakojn kontraŭ nacioj, kiuj serĉas pli bonan estontecon, kiel okazas ĉi-tage kun Venezuelo kaj Honduro.

Urĝas, li aldonis, kondamni la usonan imperion kaj la fortojn de la ekstrema dekstro, decidintaj profundigi la malstabiligon.

Ni venas hodiaŭ al ĉi tiu marŝo por diri, ke ni estas kun Kubo, kun la solidareca kampanjo kaj iel redoni ĉion ricevitan de tiu fratino Revolucio, li certigis.

Dum la pilgrimado ankaŭ svingis multaj palestinaj flagoj kaj pluraj partoprenantoj portis la kufijon, la ikonecan nigran kaj blankan koltukon, kiu fariĝis simbolo de la batalo por memdeterminado de tiu popolo.

Alicia Lira, prezidanto de la Grupo de Parencoj de Politikaj Ekzekutitaj Personoj de Ĉilio, diris, ke ĉi tiuj flagoj signifas solidarecon kun Palestino kaj la denuncon kontraŭ la teruraj krimoj kaj ekstermado faritaj de Israelo en Gazao kaj Cisjordanio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up