Kubo kondamnas israelan masakron en palestina rifuĝejo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-10 14:37:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nova masakro de la palestina popolo. Bildo: XBrunoRguezP

Havano, sep 10 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, hodiaŭ esprimis la kondamnon de sia lando kontraŭ la israela masakro en la palestina rifuĝinta tendaro de Khan Yunis, en la sudo de la Gaza Zono.

En la misilatakoj kontraŭ la tendaro, 40 homoj estis mortigitaj, plejparte virinoj kaj infanoj.

Per la socia reto X, la plej alta reprezentanto de la diplomatio de la kariba nacio asertis, ke tiuj agoj pruvas israelan malrespekton al Internacia Humanitara Juro kaj la genocidon, kiun ili faras kontraŭ la popolo de Palestino.

Laŭ la Gaza Civila Defendo, ĉi tio estas "unu el la plej teruraj masakroj ekde la komenco de la israela agreso en la Sektoro, ekzistas tutaj familioj kiuj malaperis en la sablo pro la misiloj."

Pli ol 41 000 palestinanoj estis mortigitaj kaj 94 925 vunditaj en israelaj atakoj kontraŭ Gazao ekde la 7-a de oktobro de la pasinta jaro, lastatempe raportis la Sanministerio de la teritorio en deklaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up