Pli ol 221 mil gestudentoj ĉeestos la universitatan kurson en Kub o

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-10 15:51:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, sep 10 (RHK) Meze de la kompleksa ekonomia situacio, kiun trairas la lando, la Supera Eduko organizis la instru-edukan procezon por la akademia jaro 2024-2025, kun la celo transiri al la tradicia akademia kalendaro kaj tiel igi ĝin koincidi kun tiu de Ĝenerala Eduko.

Dum la monatoj de septembro kaj oktobro, la nuna 2024-akademia jaro finiĝas por la akademiaj  kursoj de la dua jaro pluen, kaj tiam komenciĝas la sekva akademia periodo, kun daŭro de 38 semajnoj; en gazetara konferenco raportis Deysi Fraga Cedré, ĝenerala direktoro de Bakalaŭraj Studoj, de la Ministerio pri Supera Eduko (MES).

Ŝi esprimis, ke la 16-an de septembro komenciĝas la akademia jaro 2024-2025 por novaj studentoj, kun daŭro de 42 semajnoj, "kio meritas specialan atenton rilate la organizadon, la preparadon de la fakultato, la instru-metodologian laboron kaj la materian certigon.

En la nuna akademia jaro, ŝi diris, la aliĝo al Supera Eduko estas 221 274 studentoj, el kiuj ĉirkaŭ 59 430 estas novaj studentoj.

Fraga Cedré klarigis, ke, kun la celo trejni profesiulojn kapablajn alfronti defiojn, por ke ili povu efektivigi ekonomiajn kaj sociajn evoluajn strategiojn, ekzistas 113 karieroj, el kiuj 88 apartenas al la MES, 12 al la Ministerio de Publika Sano, ses estas de la Ministerio de Kulturo (Mincult), kvin de la Ministerio de la interno (Minint), kaj unu de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj (Minrex) kaj la Universidato de la komunista partio Ñico López, respektive.


Fonto: Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up