Esperanto-elsendoj festas sian 36-an fondodatrevenon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-11 08:43:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la unua datreveno kunvenis fondintoj kaj membroj de KEA en Radio Havano Kubo

Ĉi-septembre la 11-an, kiel ĉiujare ekde 1988, la teamo de RHK en Esperanto rememoras kaj festas tiu ĉi okazaĵon, kiu ebligis al la IL iĝi parto de internacia teamo, kiu pruvas la utilecon kaj efikecon de nia lingvo kiel komunikilo.

Lige al tio, jen fragmento de  “Unua ĉeesta kontakto kun la aŭskultantaro” el nia libroprojekto Amika voĉo tra la mondo,  memoroj pri la naskiĝo de E-radioelsendo en Kubo.

«Julie de 1990 Havano gastigis la 75-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu enhavis programeron tradician, tio estas, kunsido de radioaŭskultantoj. La celo de tiuj ĉi kunsidoj estas, unualoke, kunvenigi la radio-elsendantonj kun la radioaŭskultantoj por kune prezenti sin, interŝanĝi spertojn, aŭskulti anekdotojn pri tiu ĉi agado pere de la radioondoj en la internacia lingvo kaj esence estas ege bona momento por intervidiĝi, registri voĉmesaĝojn, kolekti proponojn kaj novajn ideojn.

En nia havana kongreso sesiinta en la impona Kongresa Palaco, estis vastaj salonoj kaj haloj. En granda malferma koridoro instaliĝis la grupo de radioamantoj, nome, la internacia ligo de radioaŭskultantoj, ILERA.

Ili  portis proprajn aparatojn per kiuj starigis kontaktojn kun DX-istoj, kiuj sendis mesaĝojn al nia kongreso; ili ja aktive partoprenis nian kunsidon. Laŭ mia memoro, la tiama respondeculo estis germano Rudolf Kruger, tre aktiva radioamatoro.

La tago de la kunsido estis ja tre grava por nia Esperanto-redakcio. La stabo de Radio Havano Kubo sin preparis por ĉeesti ĝin kaj tial ni, la teamo, antaŭsentis ke estus streĉa momento kaj vera fajropruvo.Tiel estis, sed ja tre pozivita.

En mia memoro estas granda salono plena je homoj avidaj renkonti nin, interparoli kaj sin prezenti. Por ni estis unika sperto tiel ke por la unua fojo la esperanto-komunumo moviĝis al tiu ĉi kariba regiono, al Havano.

La kongreso estis la unua sperto por ni ĉiuj gastigi la plej grandan kunvenon de la internacia esperanto-movado. Ankaŭ ni estis avidaj pri la renkontiĝo kun homoj, kiuj ĝis nun estis konataj perletere. Nia radiofako havis apenaŭ du jarojn en la etero.

La kunsido okazis kun la ĉeesto de la direktorino de Radio Havano Kubo, Milagros Hernández kaj aliaj membroj, interalie, la vicdirektoro Pedro Manuel Otero; la ĵurnalisno Humberto Casanova, Orlando kaj mi; ankaŭ aliaj membroj de KEA kaj estraranoj.

Dum la kunsido leviĝis pluraj demandoj, kiuj estis responditaj de la stabanoj, Orlando kaj mi devis interpreti laŭvice; nia sonteknikisto sonregistris la kunsidon kaj poste ni povis elsendi plurajn mesaĝojn de niaj geaŭskultantoj. Detalojn malfacile mi povas memori, sed certe la etoso estis ege bela kaj la sinteno estis danka al la stabo de la radiostacio kaj al ni pro tiu ĉi sukceso de Kuba Esperanto-Asocio.


Tiu ja estis la unua konkreta evidentaĵo ke esperanto estas lingvo kapabla roli kiel komunikilo por ĉiuj celoj, kaj la esperanto-movado montris sian kontenton pri tio ke Kubo havas konkretan fakton pri tio.»


Fragmento el libroprojekto Amika voĉo trairas la mondon. M.Gutiérrez

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up