Prezidento de Kubo memoras Salvador Allende 51 jarojn post sia morto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-11 13:28:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Salvador Allende

Havano, sep 11 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ rememoris Salvador Allende, en la 51-a datreveno de lia morto rezulte de la puĉo kontraŭ la registaro de Popola Unueco en Ĉilio.

Hodiaŭ ni memoras la indan kaj kuraĝan Konstitucian Prezidenton de #Ĉilio, Salvador Allende, kies "gesto de nekomparebla grandeco, por ĉiam enigis Pinochet kaj liajn komplicojn en malnoblecon", kiel deklaris Fidel, skribis la kuba prezidento en la socia reto X.

Kubo pagas signifan kaj konstantan tributon al lia senmorta heredaĵo, li aldonis.

La 11-an de septembro 1973, la ĉilia armeo, komandita fare de Augusto Pinochet, bombis sur  La Moneda-Palacon (sidloko de Registaro) kaj aliajn oficejojn kaj faligis prezidenton Salvador Allende.

La kirurgo kaj politikisto venkis en la elektoj de la 4-a de septembro 1970 kiel kandidato por la Populara Unueco, koalicio konsistigita de maldekstremaj grupoj, inkluzive de la socialismaj kaj komunistaj partioj kaj la Unitaria Popola  Agada Movado (MAPU).

Dum la mil tagoj de la registaro de Allende, gravaj transformoj estis faritaj en la lando, kiel la ŝtatigo de kupro, la profundigo de la agrara reformo, la ĉiutaga liverado de duona litro da lakto por forigi infanan subnutradon, kaj la universaligon de la sanservo.

La tumulto cedis lokon al 17-jara diktaturo, dum kiu estis faritaj pli ol 40 000 krimoj kontraŭ la homaro, inkluzive de torturoj, murdoj kaj malaperoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up