Plenkunsido de la komunista partio en la provinco Matanzas
Havano, sep 11 (RHK) Gvidate de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, PCC, kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj la Sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la Partio, Roberto Morales Ojeda, kunsidas en eksterordinara Plensesio la Provinca Komitato de la Partio en Matanzas.
Laŭ la Prezidanteco, la Pleno taksos la plibonigon de la ideologia laboro de la partia organizo, kaj la subtenon donitan de la partia organizo al la agoj por reorganizi nian ekonomion kaj forigi distordojn.
La partia kunveno estas parto de procezo, kiu ampleksas la tutan landon por analizi la plenumon de la instrukcioj de la vizitoj al la municipoj, kiuj komenciĝis en januaro de ĉi tiu jaro.
Fonto: XPresidencia