Prezidento de Sejŝeloj komencas oficialan viziton al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-16 08:00:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Wavel Ramkalawan.

Havano,  sep 16 (RHK) Ĉi-lunde alvenos al ĉi tiu ĉefurbo la prezidento de Sejŝeloj, Wavel Ramkalawan, kaj tiel komencos oficialan viziton al Kubo, kiu daŭros ĝis la venonta vendredo.

Laŭ sciigo publikigita de la ĵurnalo Granma, la tagordo de Ramkalawan inkluzivas renkontiĝon kun la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel.

Li ankaŭ havas du planitajn dialogon  kun la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo, Esteban Lazo, kaj la Ministro de Publika Sano, José Ángel Portal.

La vizitanta ŝtatestro demetos florkronon antaŭ la Memorialo de la Nacia Heroo de Kubo, José Martí, situanta en la Placo de la Revolucio, kaj vizitos  lokojn de akademia, historia kaj kultura intereso kaj saninstituciojn.

Same, estas planata subskribo de interkonsentoj, kiuj akcelos la disvolviĝon de politika-diplomatiaj ligoj kaj kunlaboroj inter la antila insulo kaj la afrika lando.

Kubo kaj Sejŝeloj oficiale establis diplomatiajn rilatojn la 12-an de aprilo 1978, kiuj baziĝas sur amikeco, solidareco kaj kunlaboro.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up