Prezidento de Sejŝeloj kun ampleksa tagordo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-17 14:45:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 17 (RHK) La prezidento de Sejŝeloj, Wavel Ramkalawan, disvolvas vastan agadprogramon en Kubo ekde hodiaŭ, kadre de sia oficiala vizito, kiu daŭros ĝis la 20-a de septembro.

La tagordo de la prezidento inkluzivas oficialajn interparolojn kun sia kuba ekvivalento, Miguel Díaz-Canel, kun la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (parlamento), Esteban Lazo, kaj kun la ministro pri publika sano, José Angel Portal.

Ramkalawan ankaŭ vizitos lokojn de akademia, historia, kultura intereso, kaj saninstitucioj.

Laŭ la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, oni atendas, ke dum la restado de la sejŝela prezidento estos subskribitaj interkonsentoj por plifortigi politikajn kaj diplomatiajn rilatojn kaj kunlaboron inter ambaŭ landoj.

La ŝtatestro alvenis al la kariba nacio ĉi-lunde tra la internacia flughaveno José Martí kaj estis akceptita de la vickanceliero Anayansi Rodríguez.

Kubo kaj Sejŝeloj oficiale establis diplomatiajn rilatojn la 12-an de aprilo 1978, kiuj baziĝas sur amikeco, solidareco kaj kunlaboro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up