Kubo elmontras sciencajn progresojn kaj kontribuojn al la Tutmonda Sudo ĉe UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-17 14:56:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekspozicio de kubaj atingoj ĉe UN

Unuiĝintaj Nacioj, sep 17 (RHK) Kubo elmontras hodiaŭ, en la ĉefstabejo de UN, specimenon de la progresoj de la insulo en scienco, teknologio kaj novigo kun la celo reliefigi la gravecon de tiuj progresoj por la nacioj de la Sudo.

Kun la titolo La forto de evoluanta lando, la ekspozicio estis inaŭgurita ĉi-lunde okaze de la Internacia Tago de Scienco, Teknologio kaj Novigo por la Sudo, dato aprobita komence de la jaro kaj promociita de la kuba prezidanteco de la G77 kaj Ĉinio.

Ĉi tiuj progresoj estas esencaj por la nacioj de la Sudo en la serĉo de alternativaj solvoj al la manko de rimedoj, infrastrukturoj kaj financado, kiujn ni bezonas por antaŭenigi la Celojn de Daŭripova Evoluo (SDG), diris la konstanta reprezentanto de la insulo ĉe UN dum la inaŭguro, Ernesto Soberón.

Laŭ la ambasadoro, la administradsistemo de la registaro bazita sur scienco, teknologio kaj novigo konsistigas gravan forton por generi kreajn solvojn al la problemoj, kiujn alfrontas la kariba lando pro la blokado trudita de Usono.

La ekspozicio konsistanta el afiŝoj kovras kelkajn el la plej rimarkindaj atingoj de la insula lando, kiel la disvolviĝo de propraj vakcinoj kontraŭ Covid-19 aŭ la alfabetiga metodo “Mi ja povas”, kiu helpis pli ol 10 milionojn da homoj legi kaj skribi en tridek nacioj.

Pli ol 600 mil kubaj kuracistoj donis medicinan helpon en 165 landoj en la lastaj ses jardekoj en programoj de medicina kunlaborado, dum pli ol 31 mil sanspecialistoj estis trejnitaj en la Latin-Amerika Lernejo de Medicino, situanta en la periferio de Havano.

La lando ankaŭ havas pli ol 400 mil sanprofesiulojn kaj preskaŭ 88 mil studentojn specialigitajn en la sektoro, kiuj konsistigas solidan sistemon de universala senpaga medicina prizorgo.

Sekve de tiuj progresoj, Kubo estis la unua lando en la mondo, kiu forigis la transdonon de HIV-aidoso de patrino al infano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up