Prezidento de Vjetnamio vizitos Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-19 09:03:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 19  (RHK) La ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio (PCV) kaj prezidento de la nacio, To Lam, faros ŝtatan viziton al Kubo venontsemajne, anoncis hodiaŭ en Hanojo la Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

To Lam vojaĝos eksterlanden de la 22-a ĝis la 26-a de septembro akompanate de altnivela delegacio por partopreni en la Estonta Pintkunveno kaj la 79-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj vizitos la insulon laŭ invito de la unua sekretario de la Centra Komitato Komunista Partio kaj prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, atentigas la mallongan oficialan noton.

Kubo estos la unua lando en la Okcidenta Hemisfero al kiu vojaĝas la vjetnama gvidanto kaj la dua en sia duobla kapablo kiel Prezidento de la Respubliko kaj Ĝenerala Sekretario de la PCV, post viziti Ĉinion en la pasinta aŭgusto, semajnojn post sia elekto por alpreni la gvidadon de la partia organizo.

Al la venonta vizito de Lam al Kubo estas rigardata kiel alia ekzemplo de la decido daŭre plifortigi kaj profundigi la specialajn kaj historiajn rilatojn, kaj de solidareco, frateco, ampleksa kunlaboro kaj absoluta konfido inter la partioj, registaroj kaj popoloj de ambaŭ landoj.

Per feliĉa sinkroneco, la restado de la plej alta vjetnama gvidanto en Havano koincidos kun la memorfesto, la 25-an de septembro, de la 61-a datreveno de la kreo de la Kuba Komitato de Solidareco kun Sud-Vjetnamio, la unua tiaspeca en la mondo kaj antaŭulo de la Kuba-Vjetnamia Amikeca Asocio.

La 2-an de decembro 1960, Kubo iĝis la unua lando en la Okcidenta Hemisfero se temas pri establi plenajn diplomatiajn rilatojn kun la hindoĉina nacio kaj en 1969 ĝi ankaŭ estis pioniro en rekono de la Provizora Revolucia Registaro de Sud-Vjetnamio kaj malfermo de ambasado en la ĝangaloj de Tay.

Antaŭe, en oktobro 1966, veturis al Hanojo la unua altnivela kuba delegacio estrita de la tiama prezidento Osvaldo Dorticós kaj la Ministro de la Revoluciaj Armitaj Fortoj, Raúl Castro, kiuj estis akceptitaj de la heroo de la vjetnama sendependeco, prezidanto Ho Chi Minh.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up