Malfacilaĵoj kaj defioj estas alfrontitaj kun kreivaj alternativoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-20 10:06:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: José Manuel Correa

Havano, sep 20 (RHK) Malgraŭ la malfacilaĵoj kaj defioj – inter kiuj estas la limigoj de brulaĵo kaj elektroproduktado – estas serĉataj kreivaj alternativoj kaj novaj projektoj estas entreprenitaj, emfazis en  municipo de Gibara, provinco Holguin,  Manuel Marrero Cruz, membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj ĉefministro, kontrolinte la efektivigon, en ĝia unua etapo, de la nova sidejo de la Hospitalo D-ro Gustavo Aldereguía.

La medicina instalaĵo, nun situanta en kio estis la Gibara Psikiatria Hospitalo (nun reproduktita aliloke en la provinco), funkcias ekde meze de aŭgusto, laŭ informoj donitaj de ĝia direktoro, doktoro Mirka Irina Céspedes.

Ĉi tie, ŝi klarigis, funkcias la obstetriko-ginekologia ĉambro, medicina ĉambro, observejo kun litoj por ses pacientoj, kabinetoj por multnombraj traŭmatoj, ortopedio, kaj ankaŭ pluraj administraj ejoj.

La decido rekonstrui ĉi tiun instalaĵon ŝuldiĝas al la fakto ke ĝia origina ĉefsidejo estis trafita plurajn fojojn per marpenetro dum uraganoj pasantaj tra la areo.

La ĉefministro, deputito por la koncerna municipo en la orienta provinco Holguín, plenumas laborviziton al tiu teritorio kiu inkluzivas diversajn fabrikojn, sociajn instituciojn, kamparanojn kaj kooperativojn cele impulsi la lokan produktadon de nutraĵoj kaj sociaj programoj.

 

Fonto: Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up