Prezidento Díaz-Canel denuncas israelan masakron en Libano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-23 10:30:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jam de kelkaj tagoj Israelo bombardas per misiloj loĝatajn areojn de la libana ĉefurbo.
Foto prenita de BBC

Havano,  sep 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, deklaris ĉi-dimanĉe, ke la nombro da murditoj en la suda antaŭurbo de Bejruto pliiĝis al 50, kiel rezulto de la agreso de Israelo en Libano.

"Kiom pli da morto devas Israelo, terorista Ŝtato, patronita de Usono, semi ĉirkaŭ si, por ke la internacia komunumo sankciu kaj ĉesigu ĝiajn krimojn?" demandis la prezidento en la socia reto X.

Silento estas kunkulpeco. "Kio estas la celo de Unuiĝintaj Nacioj?"

De kelkaj tagoj, Israelo bombardas per misiloj loĝatajn areojn de la libana ĉefurbo sub la preteksto, ke komandantoj de la Libana Rezisto (Hizbullah) funkcias de tie.

Antaŭe, en tiu lando elektronikaj terorismaj atakoj kaŭzis pli ol 30 mortintojn kaj pli ol tri mil vunditojn.

Israelaj aŭtoritatoj avertis ĉi-dimanĉe, ke iliaj atakoj kontraŭ la libana ŝijaista milico "daŭros kaj intensiĝos".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up