La historia muzeo de la 26-a de julio remalfermas siajn pordojn en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-24 15:00:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Luis Alberto Portuondo

Havano, sep 24 (RHK) Post ampleksa restaŭrado de ĉiuj siaj ĉambroj kaj muzeaj spacoj, la historia muzeo 26-a de julio, en Santiago de Kubo, rekomencos vizitojn de infanoj, adoleskantoj, junuloj kaj la ĝenerala loĝantaro, ekde hodiaŭ.

La muzeo, per ok ekspoziciejoj kaj aliaj spacoj aranĝitaj kun pionira muzeografa dezajno, kiu enkorpigas novajn historiajn muzeajn objektojn, ebligos ekscii pri la fono kaj detaloj de la heroaj agoj de la 26-a de julio 1953, la subpremo, la proceso, la malliberejo kaj ekzilo de la Monkadistoj, same kiel la historio de la armea fortikaĵo transformita en Lernejan Urbon post la revolucia venko.

En la restruktura laboro de la grava tasko, partoprenis kunordigite,  la Oficejo de la Konservisto de Santiago de Kubo kaj diversaj naciaj kaj provincaj organizoj kaj institucioj, kaj granda grupo de specialistoj kaj laboristoj, kune kun gravaj financaj donacoj tiucele el amikaj landoj.

La muzeo liveros servojn de mardo ĝis sabato, de 9:00 ĝis 17:00. ĝis 5:00 p.m., kaj dimanĉe, de 9:00 a.m. ĝis 2:00 p.m.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up