Brazilo priskribas la inkludon de Kubo en la terorista listo kiel neakceptebla

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-24 15:23:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva. Foto: Minrex

Unuiĝintaj Nacioj,  sep 24 (RHK) La prezidento de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, hodiaŭ konsideris neakceptebla, ke Usono konservas Kubon inter la landoj supozeble promociantaj terorismon kaj urĝigis ĉesigon de regulo malutila al la kariba nacio.

Parolante en la malfermo de la 79-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la prezidento bedaŭris la persiston de koncerna politiko, malgraŭ la larĝa malakcepto de la internacia komunumo kaj la manko de konkretaj pruvoj por pravigi ĝin.

La havanaj aŭtoritatoj ĉiam denuncis, ke la inkludo de Kubo en la usona terorista listo estas parto de la intensigo de la ekonomia, financa kaj komerca blokado trudita de pli ol ses jardekoj kaj difinita kiel la ĉefa obstaklo al la progreso de la insulo.

Dum sia parolado, Lula ankaŭ konsideris necese plu subteni la revenon de Haitio al socipolitika stabileco kaj bedaŭris la ekskludon de Latin-Ameriko kaj Afriko de konstantaj sidlokoj en la Sekureca Konsilio de UN ĉar ĝi "reflektas la kolonian pasintecon".

Li ankaŭ bedaŭris, ke Latin-Ameriko kaj Karibio spertas alian perditan jardekon laŭ ekonomia kresko, kiel pruvo de alta malegaleco, politikaj malkonsentoj kaj la malforteco de regiona kunlaboro kaj kompreno.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up