Havano, sep 27 (RHK) Kubo pledis por la defendo de regiona suvereneco kontraŭ minacoj kiel puĉoj, enmiksiĝo kaj premo, celantaj renversi la sociajn progresojn atingitajn de la popola lukto.
Interparolante antaŭ la Politika Konsilio de ALBA-TCP, kunsidanta en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez avertis pri plia malboniĝo de politikoj kontraŭ la membroŝtatoj de la bloko en la kompleksa internacia kunteksto.
Fonto: PL