Raúl akceptis la prezidenton de Vjetnamio To Lam

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 17:49:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, sep 27  (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, akceptis hodiaŭ la ĝeneralan sekretarion de la Komunista Partio kaj prezidenton de Vjetnamio, To Lam, kiu kompletigas ŝtatan viziton al la insulo.

Laŭ noto publikigita en ĉi tiu ĉefurbo, ambaŭ partioj aludis al la historiaj ligoj de amikeco kaj la bonega stato de la rilatoj inter niaj popoloj, partioj kaj registaroj, ratifante la komunan volon plifortigi ilin.

En la dialogo, Raúl Castro emfazis la gravecon de efektiva partopreno de Vjetnamio en la Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolva Plano de Kubo ĝis 2030.

Ĉe la vjetnama flanko ankaŭ  ĉeestis la kunvenon membro de la Politika Buroo kaj unua vicĉefministro Nguyen Hoa Binh; la membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio, estro de la Komisiono pri Eksterlandaj Rilatoj, Le Hoai Trung; kaj la vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj, Le Hoai Trung.

Siaflanke, Kubo estis reprezentita fare de la membroj de la Politika Buroo, Ministro de la FAR, Generalo de la Armeo-Korpuso, Álvaro López Miera, kaj la Ministro de Interno, Generalo de Divizio Lázaro Alberto Álvarez Casas, same kiel la funkcianta  Ministro de Eksterlandaj Rilatoj, Gerardo Peñalver.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up