Kubo festas la 64-an datrevenon de la Komitatoj por la Defendo de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-28 09:37:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 28 (RHK) Kubo hodiaŭ festas la 64-an datrevenon de la kreo de la Komitatoj por la Defendo de la Revolucio (CDR), la plej granda amasorganizo en la lando.

La CDR-oj kunigas la plimulton de la populacio aĝa 14 kaj pli, kiu deziras labori por la avantaĝo de la komunumo.

Ili estas strukturitaj en la tuta lando, kaj en kamparaj kaj urbaj areoj, kaj formiĝas surbaze de la loĝloko, en urboj per blokoj aŭ plurfamiliaj konstruaĵoj kaj en la kamparo el hejmoj, vilaĝetoj kaj aliaj.

La historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, anoncis la 28-an de septembro 1960, en parolado antaŭ la malnova Prezidenta Palaco (nuna Muzeo de la Revolucio), la naskiĝon de la CDR, por defendi la socion en ĉiu kvartalo.

Ekde sia fondo, la Komitatoj aktivas kontraŭ krimo, kontraŭleĝecoj, korupto, drogoj kaj socia maldisciplino.

Krom mobilizi la socion en la defendaj taskoj kaj atingoj de Socialismo, la CDR havis, inter aliaj celoj, partoprenon en la Nacia Legopovo-Kampanjo kaj vakcinadojn kontraŭ poliomjelito kaj diversaj malsanoj.

Ilia kunlaboro estas decida por elradikigi malsanajn vektorojn, kolekti krudaĵojn, purigi kaj plibeligi kvartalojn, lernejojn kaj sociajn ejojn, krom faciligi prizorgadon de infanoj, maljunuloj, kaj la balotprocezojn de Popola Potenco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up