Kubo kondamnas murdon de ĝenerala sekretario de Hizbullah

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-28 15:06:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekrankopio

Havano, sep  28 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kondamnis ĉi-sabaton la murdon de Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de Hizbullah (libana politika kaj militista movado) kiel rezulto de la atako farita de Israelo kontraŭ loĝdomoj en Bejruto.

En lia konto sur X, la ŝtatestro priskribis la murdon de Nasrallah kiel malkuraĝan agon kaj avertis, ke tiu ĉi ago "grave minacas regionan kaj tutmondan pacon kaj sekurecon, por kiuj tuta respondeco falas sur Israelo kun la kunkulpeco de Usono".

Senprecedenca israela aera ofensivo lanĉita ĉi-vendrede posttagmeze kontraŭ la sudaj antaŭurboj de Bejruto kaŭzis la murdon de la ĝenerala sekretario de Hizbullah, gvidisto de la Akso de Rezisto kontraŭ la usona-cionisma projekto en Mezoriento.

Ĉefe de la libana politika kaj armea movado ekde 1992, Nasrallah kune kun siaj kunuloj venkis la israelan armeon en la militoj de 2000 kaj 2006 por forpeli ĝin el la nacia teritorio.

Ekde tiam, la ŝtatisto kaj pensulo rezistis ĉiujn atakojn de Israelo kaj, kune kun siaj viroj, ne forlasis Sirion aŭ Irakon en la elpelo de la teroristoj subtenataj de Vaŝingtono kaj Okcidento.

Ekde la pasinta 8-a de oktobro, Nasrallah gvidis la fronton de subteno por Gazao kadre de la palestina operacio Al-Aqsa Diluge


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up