La kuba prezidento alvenis al Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-29 19:10:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Meksikurbo, sep 29 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis en la meksikan ĉefurbon por partopreni en la inaŭgura ceremonio de la elektita prezidentino de tiu frata nacio Claudia Sheinbaum Pardo kiu okazos ĉi tiun unuan de oktobro.

En la Internacia Flughaveno "Felipe Ángeles" la prezideanton akceptis doktoro David Kerschenobich Stalnikowitz, nova prisan-sekretario de Meksiko.

La kuba delegacio konsistas el Bruno Rodríguez Parrilla, ministro pri eksteraj aferoj; la kunulo Lis Cuesta Peraza; Emilio Lozada García, estro de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Eugenio Martínez Enríquez, ĝenerala direktoro de Latin-Ameriko kaj Karibio de MINREX kaj Marcos Rodríguez Costa, Ambasadoro de nia lando en Meksiko.

Kubo kaj Meksiko establis diplomatiajn rilatojn la 20-an de majo 1902, kaj dum tiu ĉi periodo okazis seninterrompaj ligoj. La rilatoj estas priskribitaj kiel bonegaj, historiaj, de amikeco kaj kunlaboro, bazitaj sur reciproka respekto, fluida interŝanĝo kaj solidareco inter siaj popoloj.

Duflankaj rilatoj kovras diversajn areojn kiel sano, edukado, kulturo, sporto, heredaĵo-konservado kaj medio.

Nia registaro aprezis la senliman subtenon de Meksiko en la postulo pri tuja ĉesigo de la ekonomia blokado trudita de Usono, same kiel la forigon de nia lando el la falsa Listo de Ŝtataj Sponsoroj de Terorismo.

Tiusence estas signifaj la deklaroj kaj agoj de la meksika registaro kaj popolo favore al la nuligo de ekonomiaj sankcioj kontraŭ nia lando.

Ambaŭ nacioj kunhavas celojn favore al la bonfarto kaj evoluo de sia popolo, dum ili rekomendas kunlaboron por alfronti la komunajn defiojn de la regiona kaj internacia kunteksto.


Fonto: dv/prezidenta redakcio

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up