Procezo kiu progresas, sed ne je la bezonata rapideco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-30 08:08:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, sep 30 (RHK) La etapo, kiun la lando spertas, rilata al la procezo de efektivigo de la agoj aprobitaj kun la celo subteni la Registajn Projekciojn por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion en 2024, estas decida, taksis la unua vicministro de Ekonomio kaj Planado, Mildrey Granadillo de la Torre, dum la kunveno de la ministra konsilantaro.

La kunveno septembra estis  prezidata de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kaj estrita de la membro de la Politika Buroo kaj ĉefministro, Manuel Marrero Cruz.

Temas pri afero, kiu ekde la komenco de ĉi tiu jaro estas konstante kontrolata en ĉiu ordinara kunveno de la plej alta registara organo, kiu ĉi-okaze taksis ĉion, kio estis farita inter la dua duono de julio kaj la 19-a de septembro.

Granadillo de la Torre klarigis, ke la kontrolado de la maksimumaj prezoj por la merkatado de la ses produktoj (hakita kokido, vegetala oleo, kolbaso, pulvora lakto, pasto kaj lavpulvoro) estis konservita por neŝtataj mastrumaantoj, foje kun  malobservoj, sed ankaŭ bonaj spertoj estis identigitaj.

Kvankam "la celo ne estas trudi punojn, sed garantii prezon-reguladon", ŝi diris, oni faris 222.300 inspektadojn, en kiuj estis detektitaj 127.532 malobservoj, kiuj kaŭzis la aplikon de 137.391 monpunoj, valoraj pli ol 348 milionoj da pesoj.

Koncerne la bankan procezon, ŝi atentigis, ke evidentiĝas supran tendenco en interretaj pagoj. En la periodo, 3.600.000 operacioj estis faritaj, kontraŭ pli ol 9.000 milionoj da pesoj, por 4% pliiĝo kompare kun julio.

Tamen, estas ankaŭ pruvite, ke ekzistas pli ol 300,000 fiskaj bankkontoj kun nula saldo, kaj proksimume 152,000 formoj de neŝtata administrado, kiuj ne havas malfermajn kontojn por la operacio de siaj entreprenoj.

El reguliga vidpunkto, ŝi emfazis, ŝanĝoj realiĝis en la organizado de neŝtataj ekonomiaj agantoj, en ilia komplementa rolo en la evoluo de la lando.

La ministro pri Ekonomio kaj Planado, Joaquín Alonso Vázquez, taksis, ke "la plano de la Registaro por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion estas procezo kiu progresas, sed ne kun la rapideco kiun ni volas." Kvankam la agoj disvolvitaj estas komencaj, li konsideris, ni jam vidas kiel iuj ekonomiaj indikiloj moviĝas.

Intervenante ĉe ĉi tiu punkto, la Ĉefministro emfazis kiel "la vivo montris al ni la kvanton de rezervoj kiuj ekzistas." Hodiaŭ la plej konvinka rezulto, kiun ni havas, estas la redukto de la buĝeta deficito, kaj kvankam "kelkaj tre gravaj agoj estis efektivigitaj, la loĝantaro ankoraŭ ne perceptas ĝin, ĉar ĝi ankoraŭ ne havas rektan efikon al ili".

Li emfazis la bezonon "prioritatigi tiujn aferojn, kiuj havas pli grandan efikon sur la loĝantaro", kaj emfazis la konfrontiĝon kun altaj prezoj kaj la kresko de la produktado, kies rezultoj influus la vivokvaliton de la popolo.

Asociita al la pliiĝo de la konfrontiĝo kun la distordoj de la ekonomio, kiu okazis inter la monatoj julio kaj aŭgusto, la Prezidento de la Respubliko konsideris, ke necesas pliigi la ritmon de laboro, ĉar ĉi tiuj agoj multe kontribuas ordigi la buĝetan deficiton, la rilatojn inter la ŝtataj kaj neŝtataj sektoroj, kaj "donas al ni diskretajn solvojn por komenci pli bone regi la inflacion kaj ankaŭ la kurzon de la kuba peso".

Ĉi tiuj diskretaj progresoj en makroekonomiaj indikiloj, li rimarkis, "ankoraŭ ne atingis la familian ekonomion, sed ili komencas organizi iujn elementojn." Nun ni devas labori kun pli da decidemo, li diris, "estas problemo de organizo kaj kontrolo."


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up