Kubo kaj Venezuelo en solidara renkntiĝo en Harlem

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-30 16:53:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodríguez kaj Yván Gil

Havano, 30 sep (RHK) La Ministroj pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, kaj de Venezuelo, Yván Gil, gvidis amasan solidarecan agon okazigitan en la Teatro Apollo en Harlem, Novjorko.

En sia parolado antaŭ la amika homamaso, kun reprezentantoj de la solidara movado kaj subtenantoj de Kubo en Usono, la kuba ministro pri eksteraj aferoj laŭdis la subtenon de afrik-usonanoj al la afero de la kariba popolo, kaj ankaŭ la historian subtenon ricevitan de Harlem.

En la kunveno ankaŭ estis anoncita la iniciato kolekti monrimedojn por infanoj en Gazao. Pli bona mondo eblas, sed ni devas batali, oni finis.

La fermon de la renkontiĝo plenumis la kuba infanteatra grupo La Colmenita, kiu laŭvorte dancigis ĉiujn.

 


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up