Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, la monda malakcepto de la blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-01 09:46:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: CubaMInrex

Havano, okt 1 (RHK) Tutmonda subteno al Kubo, en sia ses-jardeka batalo kontraŭ la usona ekonomia, komerca kaj financa blokado, estis prezentia ĝis hieraŭ ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie la debato pri la 79-a sesio de la Ĝenerala Asembleo.

La konferenco estis inda antaŭludo al tio, kio okazos fine de oktobro, kiam okazos la nun historia kaj forta voĉdono kontraŭ tiu unuflanka usona politiko, subtenita malgraŭ tutmonda malakcepto kaj la dramaj sekvoj por la kuba popolo kaŭzitaj de la limigoj, kiujn ĝi  kunportis, precipe pro  la eksprezidento Donald Trump en 2017.

Meze de pripensoj pri la seriozaj problemoj alfrontataj de la mondo, koncerne pacon, sekurecon kaj daŭripovan disvolviĝon, reprezentantoj de landoj el ĉiuj kontinentoj lasis sian kuraĝigan vorton al Kubo.

La prezidento de Vjetnamio, To Lam, reasertis sian solidarecon kun la Ŝtato kaj popolo de Kubo, kaj urĝigis Usonon ĉesigi sankciojn sur la Insulo; dum la ŝtatestro de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva, opiniis nepravigebla la reinkludon de la plej Grandajel la  Antiloj en la liston de la usona Ŝtata Departemento de landoj sponsorantaj terorismon.

La prezidento de Gambio, Adama Barrow, diris la samon, avertante, ke venis la tempo por establi pli harmoniajn kaj kunlaborajn rilatojn inter najbaroj.

Ankaŭ parolis aliaj diplomatoj, inter kiuj estis la ministroj pri eksteraj aferoj de Venezuelo, Yván Gil; el Ĉinio, Wang Yi; de Rusio, Sergei Lavrov, kaj la Ministro por eksteraj aferoj kaj Caricom de Trinidado kaj Tobago, Amery Browne. Ili ĉiuj proponis plenan solidarecon al la popolo de Kubo, ĉar la unuflanka politiko de Vaŝingtono grave subfosas la perspektivojn de la insularo por atingi ekonomian stabilecon, kreskon kaj daŭripovan disvolviĝon.

La 22-an de septembro, kun la adopto de la Estonta Pakto, komenciĝis la Altnivela Semajno ĉe UN.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up