Kubo denuncas israelan agreson kontraŭ Libano kaj usonan kunkulpecon en agresema eskalado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-01 16:34:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Israelaj atakoj kontraŭ Libano

Havano, okt 1 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, denuncis hodiaŭ per X, la trudenirojn de la israela okupa armeo en la teritorion de suda Libano, kaj vokis ĉesigi la senpunecon de cionisma agreso en la regiono.

En sia profilo pri la partnera reto, la ŝtatestro emfazis, ke "dum la 79-a Ĝenerala Asembleo de UN estas en kunsido, la risko ke barbareco iĝu naturigita pliiĝas en Mezoriento.
Post unu jaro da genocido sur Gazao, Israelo nun lanĉas sin kontraŭ Libano. Cionismo pli kaj pli similas al naziismo. Sufiĉe da senpuneco, emfazis la prezidento.

En la sama platformo, la ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis hodiaŭ la kunkulpecon de Usono en la tera invado iniciatita de la israela armeo en suda Libano.

La kuba ministro pri eksteraj aferoj asertis, ke tiaj agoj estas farataj kun la milita, loĝistika kaj politika subteno de la usona registaro, kiu - li notis - daŭre pruvas, ke ĝi ne interesiĝas pri paco en la regiono.

Rodríguez atentigis, ke la komenco de la israela invado estas tre danĝera eskalado de la konflikto en Mezoriento.

Antaŭtage, la israela armeo komencis la invadon de siaj trupoj en libanan teritorion kun la subteno de la aerarmeo kaj artilerio, "kontraŭ terorismaj celoj kaj infrastrukturoj" de la grupo Hizbulaho, per decido de la registaro de Benjamin Netanjahu, markante novan eskaladon en la konflikto de preskaŭ jaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up