Prezidento de Kubo omaĝas komandanton Ernesto Che Guevara en Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-04 23:42:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel antaŭ la niĉo kiu enhavas la restaĵojn de la legenda gerilo.
Foto prenita de @DiazCanelB

Havano, okt 4 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, omaĝis ĉi-vendrede al komandanto Ernesto Che Guevara (1928-1967) en la monumento kiu konservas liajn restaĵojn en la centra grandurbo de Santa Clara.

En sia konto X la kuba prezidento skribis: “Ni estis en Santa Clara la tutan tagon; unue en la Pleno de la Partio; poste kun miaj kundeputitoj en diversaj produktaj kaj servaj centroj; kaj fine en respondeckunveno. La omaĝo al Che, la paradigmo de revoluciulo kaj komunisto, ne povus esti maltrafita.”

La 14-an de oktobro 1997, en sia kapablo kiel unua sekretario de la PCC en la provinco Villa Clara, Díaz-Canel prezidis la akcepton de la mortrestaĵoj de la argentin-kuba komandanto, post ĝia translokigo de Bolivio kie li falis en batalo la 9-an de oktobro 1967.

En tiu okazo, akceptinte la mortrestaĵojn de Che kaj aliaj internaciistaj batalantoj, li deklaris: "Che denove venke eniras Santa Clara."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up