Kubo oferas memortributon al viktimoj de la Barbada Krimo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-07 07:45:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Vladimir Molina

Havano,  okt 7 (RHk) Kubo  omaĝIs la 73 viktimojn de la terorisma atako farita antaŭ 48 jaroj kontraŭ aviadilo Cubana de Aviación ĉe la marbordo de Barbado kaj kies krimintoj neniam estis procesigitaj pro la krimo.

Omaĝe al la mortigitaj en la terorisma agado okazinta la 6-an de oktobro 1976, aŭtoritatoj kaj reprezentado de la kuba popolo marŝis ĉi-dimanĉe en pilgrimado al la ĉefurbo Nekropolo de Colón, kiel kutimas sur la insulo kiam datreveno de la tragedio  estas memorata.

Floraj bukedoj de la gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, kaj prezidento Miguel Díaz-Canel akompanis la omaĝon.

En sociaj retoj, gvidantoj de la kariba nacio memoris la viktimojn de la krimo en Barbado kaj esprimis sian plej koran omaĝon.

Díaz-Canel atentigis en X, ke lia lando, kune kun la Kariba Komunumo, memorigas en tiu ĉi tago la Tagon de Caricom-Kuba kontraŭ terorismo.

"Ĉi tiu datreveno reprezentas nian koran omaĝon al la viktimoj de la kruela krimo en Barbado kaj profundigas la sindevontigon de Caricom kaj Kubo por alfronti ĉiujn manifestojn de terorismo", emfazis la prezidento en la socia reto.

La krimo de Barbado, kiel estas konata la detruo dum flugo kun bomboj instalitaj ene de la aviadilo CU-455, estas konsiderata ĝis nun la plej malbona atako de ĉi tiu tipo en la Okcidenta Hemisfero kaj unu el la plej brutalaj terorismaj agoj faritaj kontraŭ la. Kuba Revolucio de homoj en la servo de la Central Intelligence Agency (CIA).


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up